Januaro 2022

Konferenco pri estonteco de Eŭropo – la kroata projekto “Multlingva akcelilo” la plej populara

Konferenco pri la estonteco de Eŭropo komencis en junio 2021 kaj ĝi disvoviĝas virtuale. Ĝis nun pli ol 12 000 civitanoj sendis siajn proponojn kion ili ŝatus havi en la estonteco en Eŭropo. Inter la proponoj la plej grandan subtenon ricevis kadre de la kampo Edukado, gejunuloj, sporto, la kroata projekto. Tiun projekton proponis Eŭropa …

Konferenco pri estonteco de Eŭropo – la kroata projekto “Multlingva akcelilo” la plej populara Read More »

Sinjoro Szabolcs István en Zagrebo

Sinjoro Szabolcs István, la prezidanto de Hungaria Esperanto-Asocio vizitis Kroatan Esperanto-Ligon dum lia restado en Zagrebo la 10an de januaro 2022. Fotis: M. Cik

Prelegoj de Spomenka Štimec ĉe KEL EsperanTV

Ĉe YouTube kanalo de Kroata Esperanto-Ligo oni povas trovi prelegojn de Spomenka Štimec pri la kroata literaturo en Esperanto! La prelegojn filmis Kruno Tišljar kaj Branka Sacher, muntis Branka Sacher. Prelegoj okazis kadre de la projekto pri Esperanto kiel kultura heredaĵo en Kroatio, financata de Ministerio pri kulturo kaj medioj de Respubliko Kroatio.

Multlingva akcelilo – en la unua loko inter 10000 proponoj ĉe Konferenco pri estonteco de Eŭropo

Komence de decembro la propono por Multlingva akcelilo (kun uzo de Esperanto en bazaj lernejoj por enkonduki instruadon de fremdaj lingvoj) estis la plej populara propono en la civitana konsulto de eŭropunia Konferenco pri estonteco de Eŭropo. Inter 10000 proponoj ĝi akiris 586 subtenantojn (la dua havas 573). Tio estas grandega atingo por Esperanto… kaj …

Multlingva akcelilo – en la unua loko inter 10000 proponoj ĉe Konferenco pri estonteco de Eŭropo Read More »

Skip to content