Kroata Esperanto-Ligo prezentis la 12an de januaro 2022 sian novan retejon kadre de la projekto Esperanto – la diĝita prilaboro de la nemateria kultura heredaĵo, kiun finance subtenis la Ministerio pri kulturo kaj medioj de Respubliko Kroatio.
La malnovaj retpaĝoj, kiujn gvidis Davor Klobučar, kaj ĉiuj materialoj sur ili estos daŭre disponeblaj ĉe la butono Arkivo. La novaj retpaĝoj estas desegnitaj kiel loko kie ĉiuj interesuloj povas ekscii bazajn informojn pri Esperanto en Kroatio kaj vidi la lastajn novaĵojn. Novajan retpaĝojn prizorgas la teamon de Studenta Esperanto-Klubo: Mihaela, Đivo, Robi kaj kaj Roberto. Estonte ni prezentos kelkajn ĉapitrojn el la riĉa historio de Esperanto en Kroatio en nova kaj interesa maniero.
Sekvu nian novan retejon, jutuban kanalon kaj fejsbukan paĝon! Komentojn kaj sugestojn vi povas sendi al la retadreso kel@esperanto.hr.
Fotis: Kruno Tišljar