Septembro 2022

Festo de la deka jubileo de Esperanto-Societo “Trixini” en Hrašćina

Esperanto-Societo “Trixini” el Hrašćina okazigis feston pri sia deka jubileo la 17an de septembro. La ĉefa gasto estis slovena verkisto Tone Partljič kaj lia verko “Mi volis tuŝi la sunon” en la esperanta traduko de Zlatko Tišljar. Per Esperanto tiu verko estas tradukita en la bengalan fare de la tradukistoj Malasre kaj Probal Dashgupta kaj …

Festo de la deka jubileo de Esperanto-Societo “Trixini” en Hrašćina Read More »

Jarkunveno de Kroata Esperanto-Ligo

Regula jarkunveno de Kroata Esperanto-Ligo okazis la 24-an de septembro je 12:30 en Bjelovar en la ejo de la Paroko de sankta Antonio, Mihanovićeva 6.

Esperantistoj de Bjelovar al sia urbo

Bjelovara esperantista societo invitas esperantistojn partopreni la 10-an renkontiĝon „Esperantistoj de Bjelovar al sia urbo”, kiu okazos la 24-an de septembro 2022 en Popola biblioteko „Petar Preradović” Bjelovar. PROGRAMO

Kunsido de la Estraro de KEL

La nova Estraro de Kroata Esperanto-Ligo havis la 11an de semptembro 2022 en Vodnikova sian unuan kunsidon. Dum ni parolis pri programoj en 2022 kaj planoj por 2023, ĉiu estrarano transprenis taskojn por antaŭenigi la agadon de KEL. Fotis Branka Sacher

Nijole Petraityte en Zagrebo

Nijole Petraityte prelegis pri Litovio en Esperanto-Societo Tibor Sekelj la 8an de septembro. Fotis Kruno Tišljar

Deka jubileo de Esperanto – societo „Trixini“ – Renkontiĝo de verkistoj kaj tradukistoj

Esperanto-Societo „Trixini“ portas nomon laŭ la pseŭdonimo de la germana magiisto humanisto, pupisto, verkisto Hansjörg Kindler (1933-2015), kiu dum la milito en Kroatio elkore helpadis al la homoj en la kroataj  kampadejoj por elmigrintoj. La scieto fondita la 12an de julio  2012. La dekan jubileon de la agado ni honoras per la internacia programo – …

Deka jubileo de Esperanto – societo „Trixini“ – Renkontiĝo de verkistoj kaj tradukistoj Read More »

Skip to content