Projektoj

“Protektado kaj antaŭenigo de Esperanto”

  • Gvidanto de la projekto: Ankica Jagnjić
  • Projeko estas financata de Ministerio pri kulturo kaj medioj de Respubliko Kroatio

Projekto de Kroata Esperanto-Ligo “Protektado kaj antaŭenigo de Esperanto” estas en jaro 2022 financata de Ministerio pri kulturo per 8.000,00 kunaoj. En la unua fazo de la projekto oni planas enretigi la recitaĵojn el la kroata poezio, en la interpretado de la aktorino Vida Jerman.

“Esperanto - nemateria heredaĵo de Respubliko Kroatio”

  • Gvidanto de la projekto: Ankica Jagnjić
  • Projeko estas financata de Ministerio pri kulturo kaj medioj de Respubliko Kroatio

Ministerio pri kulturo kaj medioj de Respubliko Kroatio akceptis en 2021 financi du projektojn kiujn proponis Kroata Esperanto-Ligo, kadre de la publika konkurso en 2020. Ankica Jagnjić kreis ambaŭ projektojn. Por unu titolita Esperanto – la diĝita prilaboro de la nemateria kultura heredaĵo, KEL ricevis 5.000 kn kaj devas krome aldoni proprajn rimedojn. La dua projekto titoliĝas Protektado de nemateria kultura heredaĵo. Por ĝi estis aprobitaj 15.000 kn (KEL devas aldoni siajn proprajn rimedojn por efektivigi la projekton.). La limdato por fini la projekton estas la 15a de decembro.

Skip to content
KEL
Privacy Overview

This website uses cookies so that we can provide you with the best user experience possible. Cookie information is stored in your browser and performs functions such as recognising you when you return to our website and helping our team to understand which sections of the website you find most interesting and useful.