Pri Esperanto
Esperanto estas internacia lingvo kiu ebligas interkomunikadon de homoj kun diversaj gepatraj lingvoj. Jam pli ol cent jaroj Esperanto pruviĝas kiel vivanta lingvo per kiu senprobleme oni povas esprimi ĉiujn fajnaĵojn de homa penso.
Esperanto ne apartenas al iu difinita popolo, nek al iu difinita lando. Tial ĝi privilegias neniun etnan kulturon, sed same ĝi ne neglektas ilin. Ĝi apartenas al ĉiuj homoj kiuj parolas ĝin kaj ĝi reprezentas ponton kiu ligas diversajn kulturojn.
Pro sia simpla kaj regula gramatiko, pro facila kreado de pli longaj vortoj per kunmeto de pli kurtaj kaj pro sia internacia leksiko, Esperanto estas la plej facila lingvo por lernado en la mondo. Sciencaj studoj konstatis ke Esperanto estas pluroble pli rapide lernebla ol aliaj lingvoj (eĉ ĝis dekon da fojoj)!
La aŭtoro de Esperanto estas doktoro Lazaro Ludoviko Zamenhof, kuracisto-okulisto de juda deveno el Polio. Li publikigis en la jaro 1887 la lernolibron de tiu lingvo. Esperanto tiumomente efektive nomiĝis simple “Lingvo Internacia”. Esperanto estis pseŭdonimo de Zamenhof per kiu pliposte estis nomita la lingvo mem.
Zamenhof (1859 – 1917) naskiĝis en urbo Bjalistoko en nuna Polio (tiam sub rusa rego). En tiu urbo vivis judoj, poloj, rusoj, germanoj, litovoj kaj bjelarusoj kaj ili estis strikte etne dividitaj. Ĉiutaga vivo estis plena de malamo kaj malamikeco inter tiuj popoloj. Ili parolis diversajn lingvojn tiel ke vera kontakto ne estis realigebla. Tiutempe Zamenhof venis al ideo pri iu neŭtrala lingvo kiu por ĉiuj estus dua lingvo kaj per kiu oni superus lingvajn barojn kaj per kiu oni alvenus al intrekomprenado kaj konkordo inter popoloj.