Aprilo 2023

Esperantistoj celebris la naskiĝtagon de la verkistino I. Brlić Mažuranić

Kvardeko da esperantistoj el la tuta Kroatio (kaj eĉ unu el Burundo kaj unu el Francio) vizitis la 18-an de aprilo Ogulin, la naskiĝlokon de la fama kroata verkistino Ivana Brlić Mažuranić. La viziton al la naskiĝdomo de Ivana organizis la Dokumenta Esperanto-Centro el Đurđevac, kaj la ĉefa programero estis la promocio de la Esperanta …

Esperantistoj celebris la naskiĝtagon de la verkistino I. Brlić Mažuranić Read More »

Prelegoj en Kaštela

Esperanto-Societo “Split” kaj Urba Biblioteko Kaštela organizis prelegojn de Josip Pleadin “Cent jaroj de esperanto en Split kaj Dalmatio (Dubrovnik, Split, Kaštela)” kaj de Ivan Špoljarec “Tradicio de Esperanto en Kroatio”. La prelegoj okazis la 16-an de marto 2023 en la Urba muzeo (Nadbiskupski kaštel) en Kaštel Sućurac. Ĉeestis dudeko da personoj. Ivan Špoljarec

La 11-a kongreso de kroataj esperantistoj

Laŭ la decido de la Estraro de Kroata Eperanto-Ligo de la 4-a de decembro 2022, la 11-a kongreso de kroataj esperantistoj okazos inter la 30-a de junio kaj 2-a de julio 2023 en Đurđevac. La organizado estas komisiita al Dokumenta Esperanto-Centro el Đurđevac, kaj la unuaj informoj kaj aliĝiloj troviĝas ĉe:  https:/novo.dec-kroatio.hr/eo/

Skip to content