Tagoj de Dragutin Tadijanović en Slavonski Brod – Festo per la Esperanta traduko de „Kantoj al mia koro“ en traduko de Josip Velebit
La Esperanta kaj kroata poeto Josip Velebit (1911-2000) estante studento en Zagrebo en la jaro 1936 publikigis kiel propran eldonon la esperantan poemaron de Dragutin Tadijanović „Kantoj al mia koro“. Tio estis la unua traduko de la poemaro de Dragutin Tadijanović en iun fremdan lingvon, en kiu esperantisto Velebit malkovris la estontan grandan poeton de
