La 23-an de aŭgusto 2026 estas la dekjara jubileo la morto de elstara kroata esperantisto Radenko Milošević. Kroata Fervojista Esperanto-Asocio alvokis por viziti la tombon okaze de la datreveno de la morto. Venis ses esperantistoj. Zlatko Hinšt parolis pri membroj de KFEA kiuj estis entombigitaj en Mirogoj (Josip Zupanič, Veljko Šegrc, Velimir Lukež, Franjo Šlabek, Ana Medić), kaj parolis pri aliaj esperantistoj, speciale pri tiuj kiuj en la jaro 2026. havas jubileajn datrevenojn de la naskiĝo aŭ morto (Mavro Špicer, Dušan Maruzzi, Ivo Lola Ribar, Ante Ferenčić). Josip Pleadin parolis pri siaj vizitoj de tomboj de aliaj esperantistoj tiutage. Radenko Milošević estis diplomita inĝeniero de geofiziko kaj magistro de ekonomikaj sciencoj. Zlatko Hinšt parolis pri biografio de Milošević kaj memoris lian laboron pri Esperanto, speciale pri tempo kiam li estis prezidanto de Zagreba Esperanto-Ligo (ZEL) kaj de Unuiĝo de Zagrebaj Esperantistoj (UZE) kaj li laboris en eldonado de iliaj gazetoj (Zelano kaj Zagreba Esperantisto). Li fondis Kroata-n Esperantista-n Unuiĝo-n (KEU), sed poste li direktiĝis al laboro en Kroata Esperanto-Ligo (KEL) kie li estis vicprezidanto. Radenko preparis ankaŭ nuntempa eldono de gazeto „Kroata Esperantisto“ kiel organo de KEU. Milošević estis meritoplena pri la starigado de memortabulo sur domo kie estis la sidejo de agado de Unuiĝo de Kroataj Esperantistoj (UKE). Tiun asocion fondis Mavro Špicer en la jaro 1908, kaj redaktis tie en la jaroj 1909-1911 gazeton „Kroata Esperantisto“. Multe helpis en tiu laboro Danica Bedeković Pobjenička. En la jaro 2007. Milošević multe laboris al preparo de festo de Centjariĝo de Esperanto en Kroatio kaj Simpozio „Esperanto kaj kroata kultura identeco“, ambaŭ eventoj okazitaj la 2008 en Zagreb sub aŭspicio de prezidento de Respubliko Kroatio Stjepan Mesić. Pri kunlaboro kun Milošević parolis Josip Pleadin, elstariginte lianmonan kontribuon (li elspezis 200 mil ĉ. kunaoj / pli ol 26 mil da eŭroj por eldonado de gazeto „Zagreba Esperantisto“).
Zlatko Hinšt
