Prelegoj de Spomenka Štimec ĉe KEL EsperanTV

Ĉe YouTube kanalo de Kroata Esperanto-Ligo oni povas trovi prelegojn de Spomenka Štimec pri la kroata literaturo en Esperanto! La prelegojn filmis Kruno Tišljar kaj Branka Sacher, muntis Branka Sacher.

Prelegoj okazis kadre de la projekto pri Esperanto kiel kultura heredaĵo en Kroatio, financata de Ministerio pri kulturo kaj medioj de Respubliko Kroatio.