Multlingva akcelilo – en la unua loko inter 10000 proponoj ĉe Konferenco pri estonteco de Eŭropo

Komence de decembro la propono por Multlingva akcelilo (kun uzo de Esperanto en bazaj lernejoj por enkonduki instruadon de fremdaj lingvoj) estis la plej populara propono en la civitana konsulto de eŭropunia Konferenco pri estonteco de Eŭropo. Inter 10000 proponoj ĝi akiris 586 subtenantojn (la dua havas 573).

Tio estas grandega atingo por Esperanto… kaj por la forpasinta Zlatko Tišljar, kiu aŭtoris Multlingvan akcelilon.

La reta konferenco daŭras ĝis printempo. Se vi ŝatas la ideon, vi povas subteni ĝin… por ke ĝi restu daŭre je la unua loko.

Pli da detaloj troviĝas ĉe europa.eu.

Skip to content