Vizito el Kolkato

La 7an de oktobro 2024 vizitis la Kroatan Esperanto-Ligon reprezentantoj de la  bengala eldonejo el Kolkato. Ili alvenis kun la  kroataj kaj slovenaj libroj en la bengala, tradukitaj per Esperanto  dum la projekto kiun gvidis KEL de 2008-2010. La slovena verkisto Tone Partljič petis, ĉu eblus por li havigi pli da liaj  libroj „Mi volis tuŝi la sunon“ en la bengala… Kaj jen prezentiĝis la turisma okazo. La sekretario de la eldonejo Samatat, kiu heredis ĝin de sia patro Sourabh Datatagupta kun sia edzino kaj sia amiko estis la kurieroj. Sur la foto de Sourabh: interparolado en Vodnikova 9. Post Kroatio la gastoj daŭrigis al Bosnio kaj Hercegovino, Serbio kaj Norda Makedonio kaj fine al Slovenio. La emo viziti nian mondoparton inspiris la legado de „Mirindaj aventuroj de metilernanto Hlapić“ de Ivana Brlić Mažuranić.

Skip to content
KEL
Privacy Overview

This website uses cookies so that we can provide you with the best user experience possible. Cookie information is stored in your browser and performs functions such as recognising you when you return to our website and helping our team to understand which sections of the website you find most interesting and useful.