Nekrologo: Probal Dasgupta (1953-2026)

Lunde, la 1-an de junio 2026 nin subite forlasis Probal Dasgupta. La novaĵo pri lia morto trafis la Esperantujon, kies aktiva membro li estis ĝis sia morto. La barata lingvisto kaj esperantisto Probal Dasgupta naskiĝis la 19-an de septembro 1953 en Kolkato en la familio de intelektuloj. Ambaŭ liaj gepatroj estis universitataj instruistoj. La plenkreskado en intelekta medio estis stimulanta por Dasgupta, kiu frue montris intereson por lingvoj. En la aĝo de dekok jaroj li publikigis sian unuan sciencan artikolon pri fonologio. Li studis lingvistikon en la Universitato de Kolkato, kaj doktoriĝis en 1980 en la Universitato de Novjorko per disertacio pri sintakso. La kampoj de lia scienca intereso estis sintakso, fonologio, sociolingvistiko kaj lingvopolitiko.

Esperanton li lernis en 1967 en la aĝo de dekkvar jaroj. Jam en la sekva jaro li aliĝis al Hinda Instituto de Esperanto kaj al UEA. Ekde la komenco li aktive laboris pri la promocio de Esperanto, li organizis kursojn kaj prelegojn en multaj landoj kaj estis reprezentanto de UEA ĉe Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko. De 1980 ĝis 1983 li volontulis en Centra Oficejo de UEA, kaj poste li fariĝis membro de Akademio de Esperanto, kiun li prezidis ekde 2016. Ekde 2007 li estis kunredaktoro de literatura revuo Beletra Almanako. Dum du mandatoj li estis estrarano de UEA, kaj ekde 2007 ĝis 2013 li okupis la postenon de ties prezidanto. Pri lia morto informis sur lia propra Facebook-paĝo lia filo kaj edzino. Li forpasis en sia dormo pro apopleksia atako.

Por la kroata kulturo li precipe gravis kiel tradukinto de „Mirindaj aventuroj de metilernanto Hlapić“ de Ivana Brlić-Mažuranić bengalen. Li ankaŭ elektis la bengalan  libron „La vivo de Damoru“ de Trailokyanth Mukhopadhyay por la  EU projekto, per kiu li estis tradukita de Domagoj Vidović kroaten.

Filip Ivančić

Skip to content