Nekrologo: Ivo Osibov (1937-2026)

En Split mortis la 10an de junio 2026 brila parolanto de Esperanto Ivo Osibov. Li naskiĝis en Kaštel Štaflić la 1an de februaro 1937 kaj diplomiĝis pri juro en Universitato en Zagreb 1960. Li tie magistriĝis pri la komerca juro en 1985.

Li estis la ĉefo de jura sekcio de la komerca entrepreno Jugosplastika en Split de 1963-1972. De 1972 li instruis en Jura fakultato de Split kiel asistanto kaj supera lekciisto. Li esperantistiĝis kiel gimnaziano en 1952. Gvidis multajn kursojn en Esperanto-Societo Split, „Bude Borjan“ kaj Studenta Esperanto-Klubo en Zagreb, kies kunfondinto kaj la unua sekretario li estis. Komitatano kaj sekretario de Kroata Esperanto-Ligo, komitatano de Jugoslavia Esperantista Junulara Asocio kaj de la iama Jugoslavia Esperanto-Ligo. Estrarano dr Tutmonda Junulara Asocio –TEJO 1959. Ekde 1964-1968 prezidanto de TEJO. Ofte gastprelegis en eksterlando. En UK Zagreb estis elektita C komitatano kaj ĝenerala sekretario de Universala Esperanto-Asocio. Li fidelis al Esperanto ĝis la lasta vivojaro. Lia tombo estas en la tombejo Lovrinac en Split.

Spomenka Štimec

Foto: Ivan Špoljarec

Skip to content