Esperantistoj el Split jam dum pluraj jaroj komune ekskursas en printempo. Ĉi jare la kunestado okazis la 24-an de aprilo en vilaĝeto Nevest, proksime de Drniš. Dudeko da membroj de Esperanto-Societo „Split“ en agrabla etoso pasigis la tutan postagmezon ĝuante en babilado, diskuto, sporto kaj en la abunda kaj bongusta manĝo.
La ĉeestantoj donace ricevis la ĵus aperitan libron de Danica Bartulović kaj Lidija Leskur „Vjesnice ljubavi / Mesaĝistinoj de amo“ kiun kuneldonis DEC Đurđevac kaj ES „Split“.
IŠ
Foto: Ivan Špoljarec
