Dum la semajno 8. – 15. 9. 2024. okazis en Poznano tri gravaj kaj grandaj okazaĵoj: finekzamenoj de la lasta generacio de la Interlingvistikaj Studoj ĉe Adam Mickiewicz Universitato, la 38-a eldono de Arkones, kaj la plej grava: la 21a Internacia Kongreso de Lingvistoj ICL2024.
La finekzamenoj de la lasta generacio de postdiplomaj Interlingvistikaj studoj kaj instruista trejnado okazis ekde lundo, la 9a de septembro, ĝis ĵaudo, la 12a de septembro 2024. Tio estis la lasta, oka grupo kiu finis la studojn en Poznano, ĉe la Adam Mickiewicz Universitato. La grupo komenciĝis kun 41 studentoj el 21 landoj. Pro la pandemio, la instruado komenciĝis en hibrida formo: unu semajno dum jaro en Poznano, kaj aliaj sesioj per Zoom. Dek unu studentoj el 7 landoj (Ĉinio, Brazilo, Britujo, Koreio, Pollando, Ĉeĥio kaj Kroatio) finis siajn studojn per prezentado de diplomlaboraĵoj pri tradukado: Vitor Monteiro (BR), GONG Xiaofeng kaj YU Jianchao (CN) kaj O Gisook (KR), esperanta movado: Trim Owen (GB), Fabio Fortes (BR), metodiko: Maurizio Giacometto (GB), Rafal Darasz (PL), Milan Kolka (CZ), kaj interlingvistiko: Renato Filho (BR) kaj Ana Alebić-Juretić (HR). Samtempe, en la unujara instruista trejnado finis kvin studentoj el Ĉinio, Serbio kaj Francio/Nederlando kaj Pollando.
Bedaŭrinde, post 26 jaroj la Interlingvistikaj studoj ĉe la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano fermiĝas. La fermo de Interlingvistikaj studoj estas la fino de erao en Esperantujo, kaj mi povas nur esperi ke la studoj ie daŭriĝos. Dankegon al Ilona Koutny, gvidanto, kaj Katalin Kováts, ne nur teknika helpo por realigo de tiuj studoj.
La Interlingvistikan sesion sekvis la 38-a eldono de ARKONES, festivalo de esperanta kulturo en Pollando, kiu okazis de la 13a ĝis la 15a de septembro 2024. Tiu festivalo estis ligita al la Interlingvistikaj studoj, ĉar multaj studentoj kaj instruistoj partoprenis en la programo. Krom la prelegoj, ARKONES havis plurajn laborsesiojn kaj muzikajn programojn. En ĉi tiu jaro al kunveno aliĝis du gravaj estraranoj Duncan Charters, prezidanto de UEA kaj François Lo Jacomo, sekretario de la Akademio de Esperanto, kiuj prezentis la nunan statuson de Esperanto kaj planon por prepari novan rezolucion pri Esperanto ĉe UNESCO. Inter aliaj, Ilona Koutny parolis pri la Interlingvistika laborgrupo ĉe la Internacia Kongreso de Lingvistoj 2024 kaj pri la 100-jara jubileo de István Szerdahelyi (fondinto la Budapeŝta E-fako). En programo partoprenis prelegantoj de la Studoj (Katalin Kováts, Michael Farris kaj Nikolau Dols), finstudintoj de la Interlingvistikaj studoj (GONG Xiaofeng, Milan Kolka, Hoan Thi Tran, Vitor Monteiro) kaj ZHANG Changsheng, partoprenanto de la Instruista trejnado. Bedaŭrinde, tio estis la lasta eldono de Arkones.
Dum la tuta semajno okazis la 21a Internacia Kongreso de Lingvistoj ICL2024 ĉe la sama Universitato Adam Mickiewicz. Unu laborsekcio de la kongreso estis dediĉita al Interlingvistiko. Interlingvistiko havas historian radikon en Internaciaj Kongresoj de Lingvistoj, jam el la dua kongreso en Ĝenevo en 1931, kiam laŭ la propono de Otto Jaspersen ili traktis la problemon de internaciaj lingvoj. Gvidantoj de la sekcio estis Ilona Koutny kaj Nikolau Dols, kaj la sekcio enhavis 12 prelegojn el 11 landoj. La laborsekcion salutis Duncan Charters (USA), prezidanto de UEA kaj François Lo Jacomo (FR), sekretario de Akademio de Esperanto. Post la enkonduko de Ilona Koutny, profesoroj de la Internaciaj studoj Nikolau Dols (ES) parolis pri konverĝaj kaj diverĝaj tendencoj en Esperanto surbaze de la tekstaro, Christopher Gledhill (GB/FR) prezentis problemojn de paronimoj kaze de terminoj kaj Philippe Planchon (FR) diskutis la uzon de -ig kaj -iĝ lige kun la verbaj valentoj. Ilona Koutny (HU/PL) prezentis István Szerdahelyi ( fondinto de la Esperanto fako en Budapeŝto) okaze de lia 100 jara jubileo, Veră Barandovská-Frank (CZ/DE) elstarigis la rolon de la latina kaj latinidaj lingvoj en lingvoplanado. Studento Fabio Fortes (BR) esploris kiomgrade la bazaj nocioj de esperantistoj estas akceptataj inter ne esperantistaj studentoj en Brazilo.
En aliaj sekcioj de ICL2024 partoprenis d-ino Ida Stria (PL) en lingvopolitika sekcio, kaj studentoj Ralf Darasz (PL) en signolingva sekcio kaj Ana Alebić-Juretić (HR) en la sekcio pri historia lingvistiko. Ana Alebić-Juretić prezentis sian diplomlaboron pri la fontoj de la Fiuma idiomo, pruvante ke Esparanto kaj Interlingvistikaj studoj povus esti uzataj en lingvistikaj esploroj.
Partopreno en ICL2024 estis la pinto de Interlingvistaj studoj, pruvante valorojn de iliaj profesoroj kaj studentoj. Granda finalo – sed fino.
Ana Alebić-Juretić
Fontoj:
- Interlingvistikaj studoj: https://interl.home.amu.edu.pl/interlingvistiko/raporto_sep21en.html (27.09.2024.)
- https://edukado.net/novajhoj?id=910
- Arkones: https://www.arkones.org/partopreno/programo-de-arkones/ (27.09.2024)
- Ilona Koutny: Raporto pri Interlingvistika sekcio dum la 21-a International Congress of Linguists (ICL) en Poznań (PL), 12-13.09.2024 https://edukado.net/novajhoj?id=911

La lasta generacio de studentoj de Interlingvistikaj studoj en Poznano kun gvidanto Ilona Koutny kaj Katalin Kovats, instruisto kaj teknika majstro de la studoj (fotis A. Alebić-Juretić).

Afiŝo de la lasta kultura festivalo ARKONES kun la du kaproj, simboloj de la urbo Poznano

Partoprenantoj de la Interlingvistika laborsekcio de la 21a Internacia Kongreso de Lingvistoj en Poznano (fotis: A. Alebić-Juretić)