Matilde Saldarriaga Tomić kaj John Alzate Molima vizitis Kroatan Esperanto-Ligon la 21an de aprilo 2026. Ili venis al Zagreb por vioziti siajn infanojn Veronica kaj Esteban, kiuj ekloĝis en Kroatio antaŭ du jaroj.
Ili estas posteuloj de Stanislav Tomić (naskita en Lič en 1879) kaj lia filo Anton naskita en 1905 en Glorenza, tiam en Austri-Hungara Monarkio.
Niaj leksikonoj notas ke Stanislav mortis en Kolumbio. Laŭ familiaj diroj, li mortis en Ekvadoro, kien li foriris instrui Esperanton al indiĝenoj.
Stanislav dum la Unua mondmilito viztiis Kroation, sed en 1919 elmigris denove al Sud-Ameriko. Tiujare je publikigis sian Esperanto-gramatikon en 33 lecionoj ĉe Fondaĵo Zaklinčić en Zagrebo.
Lian filozofian verkon „La vojo al vero“ li publikigis en Parizo en 1910, kaj en Zagrebu „Du Sudslavajn rakontojn“.
La pranepino Veronica komencis lerni Esperanton en Kroatio.
Spomenka Štimec
Fotis Veronica Alzate
