La libro pri la brazilindiana knabo Kumeŭaŭa de Tibor Sekelj estas la libro originale verkita en Esperanto kiu havis plej grandan sukceson en la mondo! Neniu alia libro estis el Esperanto tradukita en tiom da lingvoj kiel tiu ĉi. Ĉu iu fidine elnombris en kiom da lingvoj ĝi legeblas? Ĉu pli ol 30? Kaj eĉ pli: La prestiĝa japana infanlibra eldonejo Fukuinkan Shoten eldonis ĝin en 300.000 ekzempleroj. Ĝia tradukinto estis mirinda japana lingvomajstro Takasuga Itoru. Tiu lingva majstreco helpis ke la libro eniru lernejajn listojn de rekomenditaj legaĵoj por la lernantoj de la aĝgrupoj 11-13. En Esperanto ĝi aperis ĉe TK en Kopenhago en 1979.
Por la jaro 2024 la eldonejo anoncis preparon de la nova eldono. Post 40 jaroj la eldonejo omaĝas al la fama tradukisto.
Eble nun estas okazo ke ni relegu la verkon en Esperanto aŭ en iu alia lingvo pri kiu disponas Libroservo.
S. Š.
