Sabate la 9-an de decembro 2023 okazis prelego en organizado de Kroata Fervojista Esperanto-Asocio kaj Unuiĝo de prelegantoj de Esperanto en ejoj de loka komunumo en Radnički dol 1 en Zagreb. Prelegis d-ro Zlatko Hinšt temon sub titolo „Memoroj al kroataj esperantistoj kiuj en la jaro 2023 havas jubileojn de la naskiĝo kaj/aŭ de la morto“. Prelegis d-ro Zlatko Hinšt pri temo „Memoroj al kroataj esperantistoj kiuj en la jaro 2023 havas jubileajn datrevenonn de la naskiĝoj kaj/aŭ de la morto. Radenko Milošević naskiĝis la 23-an de julio 1943 kaj mortinta la 23-an de aŭgusto 2016, en Zagreb. Li diplomiĝis en Natursciena-matematika fakultato, geofizikon, kaj en Ekonomika fakultato, kie li ankaŭ magistriĝis, ekonomikon. Li laboris en Instituto pri socia planado kaj makroekonomiaj analizoj kaj prognozoj, kaj poste en Kroata ekonomia ĉambro por Urbo Zagreb. Radenko estis membro de „Naturamikoj“ kaj poste de ES „Bude Borjan“, kaj li estis kunfondito de Zagreb Esperanto-Ligo (ZEL), Kroata Esperantista Unuiĝo (KEU) kaj Unuiĝo de Zagrebaj Esperantistoj (UZE) kie li estis prezidanto. Li eldonis gazetojn „Zelano“, mallonge „Kroata Esperantisto“ (laŭ ekzemplo al gazeto el 1909-1911 jaroj kiam ĝi estis organo de Unuiĝo de Kroataj Esperantistoj, kiu ekkomencis agadi ekde la decembro 1908), kaj „Zagreba Esperantisto“, organo de UZE, kiuj li pliparte mem financis, Li estis granda donacinto por adaptigo de Dokumenta Esperanto-Centro (DEC) en Đurđevac.
Sekvis rerigardoj al esperantistoj antifaŝistoj kiuj perdis siajn vivojn en Naci-liberiga batalo (NLB). Unue estis rerigardo al esperantisto kiu unika havas monumenton, buston en Strato de barono Filipović en Zagreb – la nacian heroon Ivo Lola/Lolo Ribar, pereis la 27-an de novembro 1943 en Bosnio en Kampo de Glamoč. Estis menciitaj pereintaj partoprenantoj de NLB en ofanzivo sur rivero Sutjeska en la 1943, kaj samjare aliloke (80 jarojn de la morto).
Poste estis prezentitaj ili kiuj en la 2023 havas 100 jarojn de la naskiĝo (Franjo Majetić, konata aktoro, Josip Vrančić, profesoro de historio de arto en Filozofia fakultato en Zadar, Karlo Muhar, profesoro en lernejo por blinduloj, Stjepan Bolf, pereis en NLB, membro de Esperanto-Societo en Delnice, kaj Tomo Švaco, aktiva esperantisto, kolektis subskribojn por peticio al OUN pri Esperanto, juristo el Đurđevac, poste vivis en Zagreb, komitatano kaj vicprezidanto de ES „Bude Borjan“).
Sekvis esperantistoj meritaj pro okazigoj de Esperanto-kursoj, verkado de lernolibroj, vortaroj kaj gramatikoj de Esperanto. Tio estas: d-ro Dušan Maruzzi (1883-1956), plejparte agadis en Zagreb, sed li ankaŭ vivis en Ljubljana, aŭtoro de konata lernolibro de Esperanto, aŭtoro de vortaro kaj gramatiko, docento pri Esperanto en Alta ekonomia-komerca lernejo en Zagreb inter du mondaj militoj, kaj alie, kaj kunlaboranto kun Nikola Bubalo el Mostar (ambaŭ estas kun 140 jarojn de la naskiĝo). Ivo Rotkvić (1901-1983) kun jubileaj 40 jaroj de la morto, estis juristo postenigita en Kroata Naturscienca Societo en Zagreb, membro de Akademio de Esperanto, lingvisto, kunlaboranto de D. Maruzzi, sekretario de Zagreba Esperanto-Societo, organizanto de Esperanto-kongresoj, redaktoro de esperantaj gazetoj, tradukinto de verko „Cezaro“ de Mirko Jelušić kaj aliaj al Esperanto, verkisto de artikoloj, kunlaboranto sur libro „Tragedio en la Universo“, koaŭtoro de vortaro kun Maruzzi, kaj alie. Stevan Stojnić estis serba, unuparte kroata esperantisto (dum li vivis kaj laboris en Pula kie fondigis ES „Adriatika Stelo“), konsilisto de jugoslaviaj fervojoj en Beograd, aŭtoro de 36 libretoj por lernado de Esperanto laŭ metodo de mnemotekniko, okazigis E-kursojn, prezidanto de Internacia Asocio de Esperantistoj Fervojistoj (IAEF) inter du mondmilitoj, verkis kaj redaktoris kune kun Ilija Puhalo el Kroatio por fakrevuo „La Fervojisto“ kaj havas aliajn meritojn. Estis elstaritaj en okazigoj de kursoj, jubileanoj, Marijan Kekez, Branko Kurka, Stevan Popović, Tomo Havana, Franjo Homar kaj Božena Vanek. Antun Šimunić (1948-1993), kun 30 jariĝo de la morto profesoro pri angla lingvo el Osijek, prezidanto de “Liberiga Stelo“, estas merita kiel verkisto, tradukinto, vortarolaboro kaj por aliaj aktivecoj. Sekvis mencioj pri aliaj esperantistoj.
Zlatko Hinšt