La unua slovena reta revuo Locutio, ISSN 1580 41 51 eldonata de Mariborska literarana družba en sia aŭtuna numero 126 publikigis artikolon pri Antonija Jozičić kaj ŝia traduko de la verko de Milka Pogačić “Konfeso” al Esperanto en 1913. La esperanta libro alvenis ĝis Ĉinio kie ĝi estis ĉinigita de Wang Luyan kaj publikigita en 1931. Tio estis la unua kontakto de la kroata kaj la ĉina literaturoj. La artikolo raportis pri la oktobra vizito de kroataj esperantistoj al la konstruata ĉambro de Antonija Jozičić en Hrvatska Kostajnica. La redaktoro de Locutio estas Marjan Pungartnik.