Forta delegacio de esperantistoj el najbara Kroatio – 16 esperantistoj kaj muzikistoj el Bjelovar – partoprenis la 111-a Universalan Kongreson de Esperanto (UK 2026) en Graco. La proksimeco de la kongresurbo certe influis la nombron de kroatoj, kiuj partoprenis en la kultura kaj arta programo.
En la parto dediĉita al omaĝo al gravaj esperantistoj de la movado, Spomenka Štimec parolis pri Zlatko Tišljar, liaj ideoj en la kampo de klerigo kaj precipe pri la Zagreba metodo de Esperanto-instruado. Ŝi ankaŭ prezentis filmeton pri tiu metodo. La salono Dobrynski estis plenplena dum la omaĝo al tiu grava esperantisto.
Alia kroata esperantistino, Marija Belošević, kune kun Barbara Pietrzak el Pollando, partoprenis en la Kleriga lundo per prelego: Radioelsendoj en la daŭra servo al la Esperanto-movado kaj komunumo. Ŝi ankaŭ, kiel kutime, zorgis pri la lerneja tago kaj pri la meso.
Krom la tre bela Nacia vespero, en kiu estis prezentitaj aŭstraj muziko kaj dancoj, la Kroata metiista kaj laborista kulturarta societo Golub (La Kolombo) el Bjelovar prezentis Kroatan muzikan bukedon. La orkestron gvidis la dirigento Goran Kruno Kukolj, kaj du bravaj kantistoj, Helena Tabar kaj Sani Lukić, prezentis kantojn el granda parto de Kroatio kaj kelkajn el Bosnio kaj Hercegovino.
Estas interese, ke la societo estis fondita en la sama jaro, kiam aperis Esperanto – 1887. La organizanto de tiu evento estis Josip Pleadin.
Ankoraŭ unu muzikisto aperis en la muzika programo – Neven Mrzlečki, lingvisto kaj kantisto, membro de la Zagreba Opero. Krom eroj de klasika muziko, li kantas ankaŭ popularajn kaj popolajn kantojn. Tial lia programo prezentita dum la UK en Graco nomiĝis Kantoj kroataj kaj internaciaj en Esperanto.
Konklude, mi povas diri, ke la malgranda kroata nacio faris grandan kontribuon al la UK 2026 en Graco.
Ana Alebić-Juretić
Spomenka Štimec prelegas pri Zlatko Tišljar dum la UK 2026 en Graco
Koncerto de la Kroata metiista kaj laborista kulturarta societo Golub (La Kolombo) el Bjelovar
Parto de la kroata grupo revenas per trajno kun novaj geamikoj el Kubo, Aŭstralio kaj Kanado. Fotis la biletkontrolisto
