Esperantistoj de la mondo ŝatas la daton la 26a de julio. En tiu dato aperis la unua lernolibro de Esperanto en Varsovio, en la rusa lingva (Varsovio tiam estis parto de Rusio). En tiu dato la cenzuro permesis ke la libro eliru el la presejo… Kvin knabinoj el Osijek en 1889 sendis la poŝtkarton el la lernolibro al Zamenhof kaj konfirmis ke ili eklernas Esperanton. Per tio komenciĝis nia Esperanto-Historio La dato neniam estis oficiale akceptita kiel La tago de Esperanto.
Deko da kroataj esperantistoj la 1an de augusto veturas al Graz al la 111a kongreso de Esperanto. Aparte veturas 30 membroj de la ensemblo „Golub“ el Bjelovar, kiuj prezentos specialan muzikan bukedon el Kroatio.
Universala Kongreso de Esperanto okazos en 2017 en Melburno en Aŭstralio kaj en 2018 en Vilnius en Litovio.
Spomenka Štimec
