En la tago de la eŭropaj lingvoj, la 26an de septembro 2023 okazis en Rijeka la esperantlingva programo “Tagoj de Esperanto en nia regiono. Ĝi daŭris ĝis la datreveno de la fondiĝo de la unua Esperanto-organizo en Kroatio, en Rijeka la 28an de septembro!
La aranĝon organizis Esperanto Societo Rijeka kaj financis Departemento Primorsko – Goranska.
Pri la aranĝo aktivis Dorian Mataija, Damir Morankić, Luka Kik, Diana Žic, Branko Popović, Pero Krstulović, Valter Šverko, Neven Mrzlečki kaj Iva Marčelja
La programo estis lanĉita en 2022 kaj tiam realigis ĝin Dorian Mataija kaj Valter Šverko.
La membro Branko Popović ekspoziciis siajn pentraĵojn pri la filmo de Steven Spielberg “Duelo”.
Membro Pero Krstulović dresis hundojn per provekzempleroj proksime de Esperanto- domo en Kostrena. La ekzercon ĉeestis ankaŭ skoltoj.
La kulmino de la evento okazis la 28an de septembro per koncerto de operarioj “Korzo Klasik”. Neven Mrzlečki kantis en Esperanto mondfamajn melodiojn. La koncerto okazis sur Korzo, kie dum tri tagoj esperantistoj prizorgis sian budon. Tiel sur la ĉefa promenejo Korzo reeĥadis Esperanto! Posttagmeze okazis libroprezento de Ivana Brlić Mažuranić “Pratempaj rakontoj” en Infana hejmo. Gvidis ĝin Ivana Mrčelja, manaĝerino de la programoj en Infana hejmo.
Post la libroprezento komenciĝis la festo. Ni ĝuis multajn bonajn kantojn de Neven Mrzlečki kaj Dorian Mataija. Ne mankis bonaj manĝoj!
Tute kontentaj ni disiĝis! Esperanto vivas!
Valter Šverko