Promeno tra historiaj lokoj de la zagreba Esperantujo

Kadre de la Monatoj de vivanta heredaĵo de UNESCO, kiam en la fokuso estas la nemateria heredaĵo, en Zagrebo okazis la promenado de esperantistoj tra la historie gravaj lokoj de la zagreba Esperantujo.

Partoprenis pli ol 20 personoj. Dum la vizito oni haltis ĉe la plej malnova tabulo honore al la fondintoj de la Asocio, ĉe la tabulo memore al la unua redakcio de iu kroata Esperanto-gazeto “Kroata Esperantisto” el la jaro 1909. Oni memoris pri la redaktorino, instruistino Danica Bedeković kaj pri la stariginto de la tabulo Zagreba Esperanto-Ligo kaj ties prezidanto Radenko Milošević.

Plia halto estis la adreso de Amruševa 5, kie aktivis esperantistoj (1947-1999). Spomenka Štimec rakontis pri la historio de la domo kaj la vivsorto de la posedanto de la ejoj Sigmund Schotten kiu pereis en la koncentrejo Auschwitz en 1942. Espereble li baldaŭ ricevos memorŝtoneton sur la trotuaro antaŭ la domo. Pri tiu memoragado  per memorŝtonetoj zorgas la zagreba juda komunumo.

Fine ni vizitis Zamenhof-straton kaj memoris la Universalan Kongreson de Esperanto el la jaro 1953, kiam la stratnomumon efektivigis Ivo Borovečki.

Por la laste planata vizito al la skulptaĵo La Futuro ĉi foje mankis forto, post trapromenita deko da kilometroj. Ĝi okazu iun alian fojon. La partoprenintoj preferis fini la promenadon per amikumado dum la agrabla komuna tagmanĝo. La 1an de oktobro en la programo La vivanta heredaĵo Esperanto vere vivis.

S. Štimec

Skip to content