Kunlaboro inter kroataj kaj hungaraj esperantistoj

Surbaze de la Interkonsento pri partnera kunlaboro inter Hungara Esperanto-Asocio (HEA) kaj Kroata Esperanto-Ligo (KEL) la 23-an de septembro 2023 en Jabučeta apud Bjelovar kunvenis  la reprezentantoj de ambaŭ landaj asocioj. La renkontiĝo okazis kadre de la manifestacio „Esperantistoj de Bjelovar al sia urbo“ kiun bjelovaraj esperantistoj organizas jam dekunuan fojon. La renkontiĝon partoprenis Ankica Jagnjić, Josip Pleadin kaj Anto Mlinar (KEL) kaj Perla Mielo kaj Geza Felsӧ (HEA).

Komence de la renkontiĝo oni taksis ke pasis multe da tempo de kiam la Interkonsento estas subskribita kaj ke la kunlaboro okazis nur sur la nivelo de estraroj. Georgo Nanovfszky promociis sian libron dum la Renkontiĝo de verkistoj en Hrašćina kaj ankaŭ prelegis dum Zamenhofa tago en Zagreb, Istvẚn Szabolcs eĉ partoprenis en interparolo de komuna delegacio kun Domagoj Hajduković en Kroata Parlamentejo. Ĉio ĉi tio ne sufiĉas kaj oni proponas progresigi kunlaboron organizante la „rondajn tablojn“ kaj konferencojn pri diversaj temoj kiel ekzemle komparo de historiaj libroj (inviti ankaŭ historiistojn), grupajn interŝanĝojn, ekspoziciojn ktp.

Josip Pleadin proponas ke oni formuligu libroeldonadon de ambaŭ organizaĵoj. Perla Mielo pripensas libreton kun ZEO-j (Zamenhofaj Esperanto Objektoj) en Hungario.

Post tiu diskuto ĉiuj konsentis ke necesas iom-post-iome efektivigi unuopajn ideojn kaj precipe partoprenon de esperantistoj el ambaŭ landoj en naciaj Esperanto-kongresoj, ĉu en Hungario ĉu en Kroatio.

Anto Mlinar

Skip to content
KEL
Privacy Overview

This website uses cookies so that we can provide you with the best user experience possible. Cookie information is stored in your browser and performs functions such as recognising you when you return to our website and helping our team to understand which sections of the website you find most interesting and useful.