Ekskurso al Hrvatska Kostajnica

Sepaŭta karavano direktiĝisel Zagreb al Hrvatska Kostajnica la 14an de oktobro 2023 por omaĝi al Antonija Jozičić, instruistino kaj pionira esperantistino okaze de 110 jaroj ekde kiam ŝi en Kostajnica kiel propra eldono publikigis “Konfeson” de la verkistino Milka Pogačić en Esperanto.  Ŝi estis pionirino de Esperanto en Kroatio, tiam parto de Austria imperio. Ni portis florojn al ŝia tombo, vizitis “ŝian ĉambron”, ankoraŭ oficiale  nemalfermita, troviĝanta en la malnova lernejo. Kadre de la lernejo “Davorin Trstenjak” aktivas lernanta kooperativo “Antonija Jozičić”. Tie ni povis vidi ŝiajn manlaboraĵojn ĉar ŝi instruis interalie  kaligrafion kaj manlaboraĵon. Gravan lokon de la ekspozicia ĉambro okupas ŝia artisme aranĝita lito. Ni admiris ŝian gastotablon kun bela malnova porcelanaĵo kaj akcesoraĵon-artaĵojn kiujn  ŝi kreis konforme al la epoko. Aparte impresis la esperantistoj la valizo kun kiu ŝi veturis interalie al Universala Kongreso de Esperanto en Krakovo 1912 (en akompano de ŝia fratino Marija) kaj al Parizo 1914. El Krakovo ŝi revenis kun la fotoalbumo ĉar ĉiuj kongresanoj publikigis siajn fotojn! El la neokazinta kongreso en Parizo ŝi revenis pro la proklamo de la milito kun la fama pariza Kongresa afiŝo, kiu nun ornamas nian kunsidejon en Vodnikova 9. Ŝiajn artaĵojn konservis Milkica Lukić kiu akompanis nin dum la ekksurso.

La ekskursintoj vizitis la faman burgon de Kostajnica kiu defendis la Austran Imperion kontraŭ la turkaj invadoj. La lima regiono ege suferis dum la ĉiuj militoj kaj aldone omaĝis ĝin multe la tertremo kiu trafis la regiono en 2020 kun la epicentro en la proksima Petrinja. Oni grimpis al la monto Djed kaj ĝuis la komunan tagmanĝon trans la ponto en Bosnio kaj Hercegovino.

Ĉe la ponto de Una pereis en la milito en 1991 juna esperantisto Ivica Lešković por kiu infanaĝe estis la plej granda evento vizito al Tromso en Norvegio. Lia korpo estis trovita kaj identigia kelkajn jarojn post la milito.

La ekskurson en bela vetero partoprenis 28 kroataj esperantistoj kiuj adiaŭis ĉe la belega monumento honore al TV-kamaraisto Gordan Lederer, pereinta en 1991. La monumento estas majstra ĉefverko de la kroata skulptisto Petar Barišić.

Esperantistoj revenis entuziasmaj kaj planas la 9an de novembro dediĉi vesperon al Antonija Jozičić por konsideri kiel kontribui al la diskonigo de la ĉambro de Antonija Jozičić en Hrvatska Kostajnica.

S. Štimec

Fotis: Ivan Špoljarec

Skip to content