Slovenaj kaj kroataj esperantistoj ĉe la Tagoj de la libro en Maribor

La 30an de majo 2025 kadre de la Tagoj de la libro en Maribor gastis en Literarna hiša Spomenka Štimec kun du pliaj du kroataj prelegantoj Ivica Glogoški kaj Božidar Brezinščak Bagola en la programo “Najbareco kaj pli”. Glogoški prezentis siajn tradukojn de slovena aŭtoro Branko Šőmen kroaten kaj Bagola prezentis siajn tradukojn de aŭstra sed slovenevena poeto Alois Hergout.

Štimec rakontis pri komunaj radikoj de Esperanto por slovenoj kaj kroatoj, kiuj ambaŭ startis en Osijek en la jaro 1889, kiel eblas legi en la esploroj de Davor Klobučar: tiujare kvin knabinoj el Osijek sendis konfirman poŝtkarton al Lazaro Ludoviko Zamenhof en Varsovio (tiam troviĝanta en Rusio), ke ili komencis lerni Esperanton. La samon faris certa sinjoro Egon Mosche, kiu tiujare soldatservis en Osijek kaj kiu poste montriĝos la unua slovena esperantisto kaj la unua slovena milita ĵurnalisto reportinta pri la militaj eventoj en Sud-Afriko! (Ĉiuj komencantaj esperantistoj eniris la adresaron de Zamenhof.) En Sud-Afriko la sloveno batalis je la flanko de buroj kaj estis dum la bataloj kaptita flanke de la anglaj soldatoj. Lia patro, slovena advokato liberigis lin post komplika intertraktado kun la britaj instancoj. La patro cetere junaĝe amikis kun la kroata verkisto August Šenoa kaj piede vizitis Slovenion, kio inspiris Šenoa por la fama verko La dianto de sur la poeto tombo. En la verko Šenoa nomas sian amikon simple A. 

Cetere la personeco de Egon Mosche inspiris lian soldatan kolegon kaj postan aŭstran verkiston Roda Roda (naskita en Osijek) verki pri Mosche.

La domo de la fratino de Egon Mosche, Vera ValentaMosche en Slovenio  ĉe la Lago de Bled estis konfiskita en 1945 kaj ŝia familio devigita al elmigrado. Tiu vilao ĉe la Lago de Bled hodiaŭ portas la nomon de la granda slovena poeto France Prešern.

Post la siatempa prelego de Davor Klobučar en Literarna hiša, la direktoro Marijan Pungartnik turnis sin al la urbestro de Bled kaj atentigis la urbestron pri la fakto ke la konfiskita domo portas la nomon de Prešern, kion la granda poeto certe ne aprobus. La urbestro anoncis ke li entreprenos ion por ŝanĝi tiun fakton.

Sed ĝis 2025 okazis nenia ŝanĝo.

Štimec prelegis pri la traduko de la slovena verkisto Tone Partljič per Esperanto al la bengala, kadre de la EU projekto pri infanlibroj en 2008. La aŭtoro Tone Partljič mem ĉeestis la eventon.

Fotis Mario Vetrih

Skip to content
KEL
Privacy Overview

This website uses cookies so that we can provide you with the best user experience possible. Cookie information is stored in your browser and performs functions such as recognising you when you return to our website and helping our team to understand which sections of the website you find most interesting and useful.