Kroata libro en la bengala tradukita per  Esperanto – donaco por la ĉefministro de Hinda Unio

Laŭ la peto de Kroata Esperanto-Ligo bengalano Probal Dasgupta esperantigis la kroatan libron “Mirindaj aventuroj de metillernanto Hlapiĉ”. Per tiu traduko Probal omaĝis al sia patro, kiu petis bengalanojn ĉiutage traduki 30 minutojn por malhelpi ke oni traduku nur el la angla, por ke konserviĝu la kultura bunteco de la mondo. Tiel oni imitu la ideon de Mahatma Gandhi kiu proponis ĉiutage teksi duonhoron por kontraŭstari la invadon de britaj ŝtofoj en la tradicion de Hinda Unio.

 Por la bengala eldono en Kolkata en 2006 oni titolpaĝe uzis la desegnon de Masako Goto kiu kreis la desegnon por la modesta japana eldono de la verko.

La 18an de junio 2025 la ĉefministro de Hinda Unio Narendra Modi vizitis Kroation kaj renkontiĝis kun la kroata ĉefministro Andrej Plenković kaj la kroata prezidento Zoran Milanović. Li ankaŭ renkontis reprezentantojn de la hindunia komunumo en Kroatio (ĝi havas ĉ. 20.000 homojn).

Okaze de la bela festo, Kroata-Hindunia societo donacis  al la ĉefministro interalie la tradukon de la kroata infanlibro “Mirindaj aventuroj de metilernanto Hlapiĉ” de Ivana Brlić Mažuranić en la bengala.

S. Štimec

Skip to content
KEL
Privacy Overview

This website uses cookies so that we can provide you with the best user experience possible. Cookie information is stored in your browser and performs functions such as recognising you when you return to our website and helping our team to understand which sections of the website you find most interesting and useful.