Portugala tradukisto Luiz Ladeira portugaligis el Esperanto du romanojn de Spomenka Štimec kaj publikigis ilin ĉe https://amazon.com/author/luiz-ladeira. La verkoj Ombro sur interna pejzaĝo/Sombra en paisagem interior kaj Hodler en Mostar/ Hodler em Mostar estas mendeblaj ankaŭ papere. Ĉapitron el “Ombro sur interna pejzaĝo” publikigis en la portugala en la traduko de Luiz Ladaira en Kroatio la revuo Most.
