Branka Sacher, membro de Kroata Esperanto-Ligo, la aŭtorino de du libroj pri manĝaĵoj en la kroata (kaj tradukataj en Esperanton), gastis en la elsendo de la kroata TV la 6an de marto 2024. Temis pri la programo “Ĉe ni hejme”/”Kod nas doma” en kiu foje gastas iu kuiristo.
Branka kuiris la bongustaĵojn en la kuirejo de la apartamento Espera. Ĉe la fino kelkaj esperantistoj venis por gostumi la rezultojn. Ni ĝojis havi TV-teamon en niaj ejoj kaj esperis havi mencion pri Esperanto en la elsendo. Tio ne okazis. Tamen la ĵurnalistino, konatiĝinta kun nia ĉetabla gasto Eric, esperantisto el Burundio, decidis al li dediĉi venontan elsendon. Li nun preparas la suahilan lernolibron pri Esperanto, inspiritan per la lernilo laŭ la Zagreba Metodo. Li ankaŭ zorgas pri la dua eldono en lia geptra lingvo la kirunda. La venonta filmado ĉe la kroata TV estas planata por aprilo 2024.
S. Štimec