Vespero de kroata poezio en Esperanto prezentita de Damir Mikuličić

La 13an de marto la kroata veterana esperantisto Damir Mikuličić (1942) decidis regali nin per poezia vespero dum kiu li recitis famajn poemojn de kroataj poetoj. Per la programo li regalis la publikon kaj sin mem okaze de lia 82a naskiĝtago. Li recitis famajn poemojn de Vladimir Nazor, Tin Ujević, A. B. Šimić, Dobriša Cesarić, Dragutin Gervais kaj la konatajn internaciajn versojn de Mao Ze Dong kaj Biblio. En la vespero ĝuis 28 esperantistoj. En la programo ni havis la okazon rememori pri niaj famaj tradukistoj el la kroata al Esperanto Predrag Đaković, Josip Velebit, Lucija Borčić, Zlatko Tišljar. Speciale por la vespero Damir esperantigis La ĉiutagan lamenton de Tin Ujević.

S. Štimec

Fotis Branka Sacher

Skip to content