Fiuma idiomo en Etnismo, informilo pri etnaj problemoj

Post UK kongreso en Torino, la karavano alportis min al kuna ILEI-IJK kongreso en Lignano Sabbiadoro. Mi ŝatis tiun komunan programon, kaj mi partoprenis al TEJO programo Lingva festivalo, organizita de Ranja Robertine Jeanne d’Arc Lydie Zafinfotsy (la malagasa Esperanto – verkistino) la 6a de Aŭgusto 2023 por prezenti denaskajn paroladojn kaj instrui ion de la lingvo. En ĉiu okazo, mi prezentis mian fiuman idiomon, paroladon ankoraŭ uzatan por komuniki inter la loĝantoj de Rijeka (eksa Fiume) de itala origino kaj kulturo. Fakte, la fiuma idiomo estis oficiale uzata en la urbo Fiume ekde la 13a jarcento ĝis  la 1947, kiam la urbo estis aneksita al Jugoslavio. Nun ĉirkaŭ 5000 loĝantoj en la urbo parolas la lingvon, kaj estis endanĝerigita  malaperi. En tiu prelego partoprenis ankaŭ redaktoroj de la esperanta revuo Etnismo, Nicole Margot kaj Alain Favre, kiuj petis min verki ion pri la fiuma idiomo. La revuo Etnismo estas informilo por etnaj problemoj eldonita de Internacia Komitato pri Etnaj Liberecoj (IKEL) kaj presita dufoje jare. La estraro de Etnismo estas vere multetna, formita de savojano, vaŭdanino, du katalunanoj, asturleono, eŭsco, hungaro  kaj ĉuvaŝo.

Mi verkis du artikolojn: la unua pri la lingvo mem kun titolo: Fiuma idiomo: lingvo aŭ dialekto? (No.112, 31.12.2023, p. 4-11), kie estis priskribita la gramatiko de la idiomo, kun ekzemploj de ĉiutagaj frazoj. Mi tre ŝatas la komentojn de redaktoro kiu trovis iujn similecojn kun aliaj lingvoj ĉe la Mediteranea maro, kiel la hispana kaj la kataluna pere la genro de iuj fiumaj vortoj: ekzemple sango (Eo, vira), il sangue (ital. vira) sed la sangre (hisp., ina), la sang (katalune, ina) kaj la sangue (fiuma, ina). Alia ekzemplo estas la uzo, de duoblaj rilataj pronomoj en demandoj, uzataj ankaŭ en arpitana lingvo: Chi che vegnera doman? (fiuma) vs. Qui que vindrat deman? (arpitan). Kiel ekzemplo de la teksto en fiuma idiomo estas presita la poemo de Arturo Caffieri, alinome de Rocambole (Fiume, 1867 – Fiume, 1941): En la nokto de mortintoj, amuza poezio kun serioza titolo. Mi estas tre kontenta por la redaktado de la artikolo. La dua artikolo pri la Fiuma literaturo (poezio) estos eldonita en la sekvonta numero de Etnismo, en junio 2024.

D-ro de scienco, inĝ. Ana Alebić-Juretić

Skip to content