La nova deka eldono de la zagreba lernolibro pri Esperanto

Aperis la 10a kroata eldono de Esperanto – Lernolibro de la Internacia Lingvo. La eldonisto estas Kroata Esperanto-Ligo. La aŭtoroj estas Roger Imbert, Ivan Špoljarec, Spomenka Štimec kaj Zlatko Tišljar. La novan eldonon grafike aranĝis Ivan Špoljarec, kiu tradicie grafike aranĝis la antaŭajn eldonojn. Sur la dorsa paĝo de la lernilo troviĝas  la kovriloj de la presitaj 20 eksterlandaj eldonoj, samkiel la informo ke Tradicio de Esperanto estas nemateria Kultura heredaĵo de Kroatio, registrita sub la signo Z-7298 ekde la jaro 2017. Nikola Rašić verkis ampleksan postparolon Esperanto kaj esperantistoj.

Fakte ekzistas 11 eldonoj de la lernilo en la kroata, sed unu ne estas eldonita per la latina skribo sed per la brajla. Ĝin eldonis Antun Kovač.

 La prezo de la 80-paĝa lernilo estas 10 eŭroj plus sendokostoj. Ĝi mendeblas per kel@esperanto.hr aŭ per poŝtelefono 091 4617550.

Skip to content
KEL
Privacy Overview

This website uses cookies so that we can provide you with the best user experience possible. Cookie information is stored in your browser and performs functions such as recognising you when you return to our website and helping our team to understand which sections of the website you find most interesting and useful.