Oni diras ke homo estas triopo de korpo, pensoj kaj emocioj.
Korpon kaj pensojn ni preskaŭ kontrolas kaj regas. Sed emocioj estas nekontrolebla parto de ni – ili venas kiel reago al la mondo kaj al niaj pensoj kaj sentoj.
Emocioj regas kaj niajn pensojn kaj nian korpon.
Kaj regas nin!
Kiel traduki lingvon de emocioj? Kiel kompreni kion niaj emocioj diras al ni mem kaj kion ni diras al la mondo?
Specifan vidon al tiu temo havas Sistema poziciigado, auŭ Sitemaj konstelacioj aŭ familiaj konstelacioj – diversaj nomoj sed sama metodo.
Pri la temo prelegos la 8an de majo en Vodnikova 9 Ankica Jagnjić, terapeuto laŭ metodo de sistemaj konstelacioj laŭ Hellinger.
Pli pri la metodo www.obiteljskekonstelacije.eu – en supra dekstra angulo elektu esperantan version de la paĝo.
