Esperanto – kulturdomo Gresiljono en Francio organizas ĉiujare intensajn kursojn de Esperanto, de ĉiuj niveloj: A1-A2, B1, B2 kaj C1-C2. La plej malfacila tasko por mi estis atingi Gresiljonon, ĉar la vojaĝo el Kroatio similas al vojaĝo al mezo de la Tero. Mi komencis je la 4 matene (aŭ nokte) per enbusiĝi ĝis la flughaveno en Zagrebo. Per aviadilo mi atingis Parizon, kaj tie prenis la trajnon por La Mans. Mi daŭrigis per la buso ĝis La Fleche kaj Baugé, kaj la lastan vojon mi piedis (sen valizo, kiu veturis) nur por diri ke mi uzis ĉiujn rimedojn por atingi la celon – la kastelon Gresiljonon, en la mezo de la Tero.
Ĉi tiun jaron, la staĝo okazis en periodo la 12a2 ĝis la de aprilo 2024. kun 34 partoprenintoj el ok landoj,la plimultaj estis la francoj. La gvidantoj estis Marion Quenut por la A1-A2 kurso nomita “Ni Kuneku!”, Zsófia Kóródy por B1 nomita “Lernu kun ĝojo!”, kion ŝiaj lernantoj vere faris, kaj Pawel Fischer– Kotowskipor B2 nomjita “Kuraĝe antaŭen!”. Li daŭrigis siajn lecionojn dum manĝotempo, tial efike ke por pago li ricevis desertojn. Por C1-C2 nivelo la gvidanto estis la prezidanto de UEA Duncan Charters, kaj tiu grupo okupiĝis pri “Perspektivoj pri Esperanto”. Mi partoprenis en tiu grupo de dek membroj. Krom la sinesprimo kaj gramatiko ni laboris pri verkado de gvidilo por esperantistoj kiuj partoprenos al UK en Aruŝo. Pro tio ni partoprenis al Zoom kunvenon kun esperantistoj el Afriko, kiam ni diskutis pri kutimoj kaj interkultura komunikado. Por la vespera programo nia grupo ankaŭ preparis du skizojn pri la sama temo. Dum la vespera programo Arno Lagrange donis interesan prelegon pri Stefan Zweig, kaj ankaŭ pli interesan teatraĵon de Zweig nomita “Ŝaknovelo”, kie li sole ludis dek rolojn, ĝuste per ŝanĝo de ĉapelo. Mike Sloper el Usono prezentis “Muzika amuziĝo”. Mia temo de prelego estis : “Pri “faŝista”, “komunista” kaj aliaj arkitekturoj – laike” kie mi montris ke arkitekturo ne dependas de politikaj reĝimoj.
La lasta tago estis dediĉita al parola parto de KER ekzamenoj. Nun, pretaj, ni atingos la skriban parton. Dankon al Jannick kaj Bert por bona organizo.
Ana Alebić-Juretić
Partoprenintoj de PRINTEMPaS 2024 en Gresljono (foto: Bert Ŝuman)
Arno Lagrange en „Ŝaknovelo „ de Stefan Zweig, teatraĵo por unu aktoro kaj dek ĉapeloj