Ekskurso al Kostajnica

La ekskurso okazas honore al esperantistino Antonija Jozičić, mortinta en 1945. Ŝi esperantigis romanon de Milka Pogačić. Tiu romano fariĝis en 1931 la unua traduko de la kroata literaturo al la ĉina.

En la programo estas prezento de libro pri Antonija Jozičić verkita de Josip Pleadin, la meso memore al Antonija Jozičić kaj trarigardo de ŝia ĉambro lokita en la lernejo en kiu ŝi laboris. Ni starigos ankaŭ la memortabulon honore al Antonija sur la fasado de ŝia lernejo. Okazos ankaŭ muzika koncerto.

En la buso organizita de Dokumenta Esperanto-Centro estas pliaj lokoj liberaj. La veturo kostas 20 eŭrojn. La tagmanĝo 15 eŭrojn. Detaloj ĉe 0914617550.

 

Skip to content