En Strasburgo estis okazigitaj de la 8-a ĝis la 12-a de majo 2024 Eŭropa Esperanto-kongreso 2024, kaj en kadro de ĝi, la 75-a IFEF-kongreso. Nome, en preparo kaj okazado de EEK 2024 partoprenis pli ol dek Esperanto-organizoj: UEA, EEU (Eŭropa Esperanto-Unio), Esperanto-asocioj de Francio, kune kun asocio de Strasbourg, Germanio, Belgio, Italio kaj Svislando, TEJO, IFEF, ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) kaj AIS (Akademio Internacia de la Sciencoj) kun prelegoj en sesio. En kongreso estis kun faka prelego de Pierre Grollemund, sekretario de Tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistaj (TAKE), estis prezentita ankaŭ ĉi-tiu organizo. Kongreso estis al temo „Dialogo inter popoloj, portanto de paco“. La kongreso estis okazigita grandparte en ejo de Universitato en konstruaĵo en konstrŭaĵo Le Patio (kongresejo). En la listo de aliĝintoj al la kongreso estis 600 aliĝntoj. Zlatko Hinšt kiel ĝisnuna ĉefkomitatano, estis en kongreso denove elektita por ĉi-tiu funkcio por la venontaj tri jaroj en Plenkunsido (Jarkunveno / Ĝenerala Asembleo) de komitatanoj de Landaj asocioj de fervojistoj-esperantistoj. En Jarkunveno de IFEF estis aprobitaj ĉiuj raportoj pri ĝia laboro kaj financa stato por la jaro 2023 kaj financa plano por la 2025.
En la kadro de la programo de fakaj prelegoj okazis ĉefa prelego de domicila lando de kongreso pri eŭropaj trajnoj kaj fervojaj linioj de grandaj rapidoj en Francio de Hubert Peyrouty kaj Christian Dardenne. Sekvis prelegoj pri aliaj fervojoj. Unu prelego estis dediĉita al granda jubileo de la internacia fervojista Esperanto-movado, ĉar tiama tegmenta organizo Internacia Asocio de Esperantistoj Fervojistaj (IAEF) ricevis sidejon en Zagreb en tiama Reĝolando de Serboj, Kroatoj kaj Slovenoj/Jugoslavio, kaj tiam komencis ankaŭ eldonado de faka revuo en periodo de la jaroj 1924-1930. Redaktoro estis Ilija Puhalo, kaj samtempe vicprezidanto de IAEF, kaj ĝia prezidanto Stevan Stojnić. Pri tio prelegis d-ro Zlatko Hinšt sub titolo „La 100-jariĝo de eldonado de monata fakrevuo ‛La Fervojisto’ en Zagreb“. Estis prezentita ankaŭ broŝuro VERDEN pri projekto pri fervojoj kaj daŭripova disvolviĝo en kiu partoprenis IFEF-anoj, financata de EU. En programo de faka ekskurso de fervojistoj estis vizito al fabriksekcioj de granda laborejo por bontenado kaj riparoj de fervojaj veturiloj en Strasburgo por Francaj fervojoj en regio Grand Est (Granda Oriento), en kiu apartenas, ankaŭ aliaj urboj de regio Alzaco kun siaj laborejoj.
En kultura kaj distra programo okazis koncertoj de dueto „Kajto“ kaj kelkaj aliaj muzikistoj esperantistoj. Pli granda parto de ekskursoj okazadis ene de Strasburgo mem, de historia kerno de urba centro, navigado de ŝipoj sur rivero Ill ĝis vizito al Eŭropa parlamento. Postkongreso la 13-an de Majo estis vizitoj al urbo Colmar kaj kastelo Haut Koenigsbourg.
Zlatko Hinšt, la sekretario de KFEA kaj ĉefdelegito de IFEF, prelegis al Zagrebanoj pri la strasburgaj kongresoj la 21an de majo 2024.
Zlatko Hinšt
