Novaj dujaraj magistraj studoj pri interlingvistiko en Poznano

Adam Mickiewicz Universitato invitas novajn studentojn!

Jam de 1998 Adam Mickiewicz Universitato (AMU), en Poznano, Pollando, havas internaciajn postdiplomajn interlingvistikajn studojn. Post la 23a generacio de tiu ĉi studoj kiu komencis en 2021 kaj daŭros is 2024, oni lanĉas novajn dujarajn magistrajn studojn por internacia studentaro pri interlingvistiko enkadre de la fako Lingvistiko kaj Informmastrumado (en la Fakultato pri Modernaj Lingvoj kaj Literaturoj). La enskribiĝ-kotizo estas proksimume nur 650 Eŭroj por ĉiuj semestro. 

La dulingva (esperanta kaj angla) programo inkludas:

  • kontinuon de Esperanto kaj la angla en supera nivelo (C1-C2)
  • lingvistikon (fonetikon, morfologion, sintakson, semantikon) de Esperanto kaj tra ĝi ĝeneralajn nociojn de lingvistiko kaj lingva tipologio
  • internacian kaj interkulturan komunikadon, lingvopolitikon
  • analizon de planlingvoj (de filozofiaj tra naturalismaj ĝis artaj lingvoj)
  • kulturon kaj literaturon de Esperanto kaj tra tio aliron al mondaj tendencoj
  • tradukadon inter la angla kaj esperanto
  • informatikajn ilojn kaj metodojn por lingvistoj (retejoj, korpusoj, tradukiloj ktp).

Detala studprogramo

 En la antaŭaj jaroj studis en Poznan el Kroatio Marija Jerković, Tea Radovanović, Judita Rey Hudeček, Dalibor Šeatović.

Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj Adam Mickiewicz estas Prof. dr hab. Ilona Koutny

Ana Alebić-Juretić

      

Skip to content