Nekrologo: Berislav Rubčić (1950-2022)

Berislav Rubčić naskiĝis la 4-an de februaro 1950 en Đakovo. Li frekventis gimnazion en Bjelovar kaj diplomiĝis en la Elektroteknika fakultato de Zagrebo en 1973. Elstara bjelovara artfotisto, gajninto de la prestiĝa foto-premio Tošo Dabac en 2001. Membro de Foto-kino klubo Bjelovar (poste Iris), ĝia prezidanto ekde 1975. Membro de la Plenumkomitato de Foto-asocio de Kroatio (1976-1986 kaj 1994-1998). Esperantisto ekde 1966, membro de la grupo Junaj ambasadoroj. Aktiva propagandisto de Esperanto inter lernejanoj. La unuajn internaciajn spertojn li akiris dum la IJK-oj en Münster (1974) kaj Tesaloniko (1976). Membro de la iniciata komitato por refondo de Bjelovara esperantista societo (2011), membro de la organiza komitato de la 9-a kongreso de kroatiaj esperantistoj (Bjelovar, 2010). Plurmandate membro de la Estraro de Bjelovara esperantista societo, inter 2014 kj 2018 ĝia reprezentanto en la asembleo de Kroata Esperanto-Ligo. Membro de la organiza komitato de INTER-FEST (2016). Forpasis la 1-an de junio 2022 en Bjelovar.

Josip Pleadin

Skip to content
KEL
Privacy Overview

This website uses cookies so that we can provide you with the best user experience possible. Cookie information is stored in your browser and performs functions such as recognising you when you return to our website and helping our team to understand which sections of the website you find most interesting and useful.