Nekrologo: Marija Horvatić Kapelac (1955-2022)

Ŝi naskiĝis la 27-an de aŭgusto 1955 en Siščani (apud Čazma). Diplomita ekonomikisto. Ŝi diplomiĝis en la Ekonomia fakultato de Zagrebo, kaj laboris kiel profesoro en la Ekonomia mezlernejo en Bjelovar. Verkis sep ekonomiajn kaj librotenajn lernolibrojn por mezlernejanoj. Esperantistino ekde 1970. Dum sia studado ŝi estis membro de la Pedagogia sekcio de Studenta Esperanto-Klubo en Zagreb (1974-1978). Multflanke aktiva en Bjelovar en la 1980-aj jaroj. Aparte merita por la diskonigo de la Esperanto-movado en la tiama Komunumaro de Bjelovar (Zajednica općina Bjelovar). Reaktiviĝis iom antaŭ la refondiĝo de Bjelovara esperantista societo, sed pro la sanproblemoj ne povis intense aktivi. Ŝi forpasis la 4-an de junio 2022. La urba konsilantaro de Bjelovar atribuis al ŝi postmorte la Oran plakedon Girlando de Urbo Bjelovar por apartaj sukcesoj en la scienca kampo.

Josip Pleadin

Skip to content