Lirika poeto Đuro Sudeta (1903-1927) nun legeblas en la eleganta Esperanto de la tradukistino kaj la veterana esperantistino Zora Heide. Sudeta naskiĝis en Stara Ploščica ĉe Bjelovar kaj jam kiel lernejano malsaniĝis pro ftizo kiu malhelpis la literaturan evoluon de la tre talenta vilaĝa junulo.

Lia frato Mato simile al Max Brod, amiko de la tuberkuloza verkisto Franz Kafka, savis la mansukripton per kiu la poeto volis paki pirojn! Mato estis la kolego de la patro de Zora, instruisto (kaj esperantisto) Vinceljak. Antaŭ multaj jaroj la tiam junaĝa Zora Vinceljak promesis al la frato ke ŝi esperantigos la verkon de la frue mortinta instruisto Đuro Sudeta. Ŝi plenumis la promeson. Bjelovara esperantista societo eldonis la verkon okaze de sia jubilea 10a aranĝo Bjelovaraj sperantistoj al sia urbo. La tradukstilon poluris Lucija Borčić. Kompostis kaj prespretigis Josip Pleadin.
Jen la fantaziplena prozo pri la vilaĝa junulo Mor, kiu post la malfeliĉa amo kun Šu, la knabino el la kastelo, transformiĝos al lupoforma vampiro. Kun sia patro Mor vivas en la bieno de grandsinjoro, la patro de Šu. Kiam la grandbienulo maldungas lin, la patro de Mor mortas kaj Mor transformiĝas al la arbara estaĵo. Ŝu forveturas al Davos por kuraci sian ftizon kaj de tie ŝi neniam revenos. (Tie ŝi stus povunta renkonti lecionojn de Esperanto kiel tion atestas Thomas Mann en sia verko.)
Malofte en la kroata literaturo la naturo kaj precipe la arbaro tiom intense vivas kiel en la ĉapitroj de la malfeliĉa Đuro Sudeta. La fantaziplenan kaj sentoplenan titolpaĝon desegnis Tina Toplak Bažulić, la juna parencino de Zora Heide.

La tradukistino persone ĉeestis la feston de la librolanĉo en la biblioteko Petar Preradović en Bjelovar, la 24an de septembro 2022 (fotis Sanja Forjan Pleskina). Enkonduke Josip Pleadin parolis pri ŝia neimageble riĉa vivo.
Ŝi lernis Esperanton ĉe la zagrebaj fervojistoj, vivis en Danlando kun Esperanto kiel hejma lingvo kaj membris en Dana verkista asocio, translokiĝis al Svedio. Kiel emeritulino ŝi vivis en Rejkjaviko kaj en sia impona aĝo kontribuas al la tradukaj valoroj de la kroata kulturo.
S. Štimec