Lignano Orosabla (Lignano Sabbiadoro) estis la loko de du jaraj konferencoj: 56a Kongreso de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj – ILEI kaj 79a Internacia Junulara Kongreso de TEJO, kiuj okazis dum la semajno de la 5a ĝis la 12a de augusto 2023, ĵus post la UK 2023 en Torino. Fakte, bus karavano (du busoj) estis organizita por transloki la partoprenantojn de ambaŭ (aŭ ĉiuj tri) konferencoj el Torino al Lignano Orosabla. Ni loĝis en Sporta vilaĝo Bella Italia, kun multaj sportaj terenoj, konferencaj salonoj kaj konstruaĵoj kun dormĉambroj kaj sep kuirĉambroj. Entute, tiu vilaĝo en la granda pinarbaro, apud la granda sablaplaĝo, povas gastigi 2800 homoj (sportistoj, lernantoj, junaj familioj, invalidoj de Italio aŭ fremdaj landoj). Pro tio, estis facile gastigi ĉirkaŭ 400 partoprenantoj de ambaŭ kongresoj.
Frontpaĝo de la komuna kongresa libro
La programo de ambaŭ kongresoj (Kunkongreso – ILEJO, kiel nomiĝis Mireille Grosjean) estis ankaŭ miksita, kaj oni puvus partopreni al ambaŭ. La ĉefa programo de ILEI enhavis plurtagan seminarion Interkultura kompetento bazita sur Erasmus KA2 projekto, kaj Virinaj agadoj, pri elstaraj virinoj kiel: la japana esperantistino Verda Majo (Tieko Isikawa), itala enterprendistino Louisa Spagnoli, verkistino Paola Masino, instruistinoj Maria Montessori kaj Antonietta Bernardoni, brita verkistino Marjorie Boulton, fotistino Tina Modotti kaj polo-franca scientistino Marie Sklodowska Currie. En tiu programo partoprenis Ankica Jagnjić, per la prelego pri du kroataj fruaj esperantistinoj Danica Bedeković Pobjednička kaj Antonija Jozičić. Krom tiuj, oni trovas aliaj programoj kiel pri edukado de Esperanto en Ĉinio kaj Benino/Afriko, pri lingvaj problemoj kaj prezentado de Litovio kaj Ukraino.
Ankica Jagnjić prelegas pri unuaj esparantistinoj en Kroatujo: Danica Bedeković Pobjednički kaj Antonija Jozičić
TEJO kongreso ankaŭ havis iujn principajn programojn kiel Kreu vian unuan retejon (Michal Matuŝov), Enkonduko al ĵurnalismo: bazaj principoj (Massimo Ripani) kaj kunveno de BEMI (Biciklista Esperantista Movado Internacia). TEJO organizis DiskuTEJO, pri diversaj temoj kiel aligatorado, metiejo pri konstruado kaj ĵetado de bumerangoj, sed ankaŭ Scienca simpozieto kaj Lingva festivalo. Ana Alebić-Juretić partoprenis al tiu lasta programo kun prezentado de Fiumana idiomo, kiel minoritata lingvo. Junuloj prizorgis ankaŭ plejparte pri la amuza programo vespere. La sekvonta TEJO kongreso okazos en Litovio.
Sporta preteco de junularoj
Ana Alebić-Juretić