Ekde la jaro 1905 kiam en Francio (Boulogne-sur-Mer) okazis la unua Universala Kongreso de tiamaj esperantistoj, Universala Esperanto -Asocio ĉiujare organizas en la alia lando tian renkontiĝon de esperantistoj el tuta mondo. Por la jaro 2023 kandidatiĝis Italio kaj la 108-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en Torino de la 29-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto. La kongresa temo estis: „Enmigrado – kunfluo de homaj valoroj“. La reĝisoro estis Thomas Bormann, ĵurnalisto el Germanio. La prelegoj okazis en ok sesioj kaj prezentado de filmoj (ekzemple de Roman Dobrzyński pri Bona Espero en Brazilo).
Laŭ la Kongresa Libro aliĝis 1319 homoj el 69 landoj, el Kroatio 12 el Zagrebo, Rijeka, Bjelovar, Varaždin kaj Đurđevac. Kroata Esperanto-Ligo prezentiĝis kadre de Movada Foiro. Zdravka Metz kontribuis al la kongresa temo per prezento de la propra sperto de enmigrinto en Kanado. Grozdana Grubišić-Popović vizitadis Paroligajn lecionojn kaj Josip Pleadin kiel observanto partoprenis Komitatajn kunsidojn de UEA. Mi persone sekvis Esperantologian konferencon kiu okazis 3-an kaj 4-an de aŭgusto kaj parte la prelegojn kadre de Internacia Kongresa Universitato kun tre interesaj programoj por ŝatantoj de tiaj temoj.
La plej vizitintaj estis Solena Inaŭguro kaj Artaj aranĝoj (koncertoj, teatraĵo) kiuj okazadis en la plej granda Salono Zamenhof. Ankaŭ Oratora konkurso estis tre interesa, ĉar ĝi montris ke ekzistas junaj esperantistoj kiuj deziras tiamaniere konkursi. La fenomeno de lastaj UK-oj estas ankaŭ Futbala matĉo kiun nature partoprenas la gejunuloj. Ĉifoje tio estis matĉo inter la teamoj esperantista kaj de peruaj enmigrintoj en Torino.
Fine memorigu mi vin ĉiujn ke Aruŝo en Tanzanio gastigos 109-an Universalan Kongreson en la jaro 2024. Ĝi estos la unua UK sur afrika kontinento kaj afrikaj esperantistoj tre sukcese prezentiĝis kiel orgnizantoj de tiu kongreso.
Konklude mi povas diri ke Torina kongreso estis bone kaj sukcese organizita kaj mi ĝin forlasis tre kontenta.
Anto Mlinar
Fotoj: Ankica Jagnjić
