La ronda tablo „Situacio kaj perspektivoj de Esperanto en Kroatio” okazis dum la 11-a Kongreso de kroataj esperantistoj. Partoprenis ĉiuj membroj de la Asembleo de Kroata Esperanto-Ligo, kaj ankaŭ gastoj, partoprenantoj de la kongreso. La rondan tablon gvidis Ankica Jagnjić, kiu komencis rememorigi sian vivon en Esperanto kaj la staton de Esperanto en la pasintaj 40 jaroj.
„Ni ĉiuj memoras la jarojn de la plej granda membraro, kiam Esperanto estis subtenata de oficialaj instancoj kiel kultura kaj eduka agado, la jarojn kiam PIF ankoraŭ estis en Esperanto, la manifestiĝo de 100 jaroj de Esperanto, renkontiĝoj de MKR, MIRO, du kunvenoj de Esperanto-familioj en Savudrija – REF, konkursoj de infanoj en Kostrena, imponaj eldonentreprenoj… por nomi nur kelkajn el la agadoj. Kaj, kompreneble, la plej multnombraj kaj signifaj – la Universala Kongreso de esperantistoj en Zagrebo en 2001.
En tiuj jaroj, la membraro estis multnombra, kun parolantoj kaj multaj simpatiantoj. Kiel ni venis de tiuj jaroj ĝis hodiaŭ – la fermo de kluboj, la malmulto de membroj, la manko de novaj, precipe junaj, membroj. Konsiderante ke dum la jaroj mi kontaktiĝis kun esperantistoj el la tuta mondo, bedaŭrinde, tio ne estas nur nia problemo. La mondo fariĝis malgranda vilaĝo, ĉiuj povas vojaĝi sen malpermesoj kaj limigoj, la Pasporta servo estis eksportita al la mondo kaj nun nomiĝas Couchsurfing, la angla praktike fariĝis dua lingvo. Interreto fariĝis informa superrapida kaj disvastigita aŭtovojo. La mondo estas ĉe niaj fingroj. Kion Esperanto povas proponi al la nova membraro kaj kiel konservi kaj evoluigi la movadon.”

Aliaj aliĝis al la diskuto, elstarigante kelkajn novajn eblecojn por agadoj, kiel Erasmus-projektoj, interretaj kursoj, Duolingo, pagitaj reklamoj en sociaj retoj, komunaj renkontiĝoj kaj similaj. El ĉio dirita, estas konfirmite, ke la “maljuniĝo” de la membreco estas fenomeno en ĉiuj Esperanto-organizoj, kaj ke inter la pene gajnitaj novaj membroj, restas tiuj, kiuj rekonas la plej grandajn valorojn de Esperanto – egaleco en internacia komunikado kaj reciproka respekto al kulturoj.