Pri la estona Esperanto-poetino Hilda Dresen (1896-1981) temis du elsendoj en la daŭro de 30 minutoj ĉe Kroata radio. Hilda Dresen estis la temo de la programo „Taglibroj kaj leteroj“. Temas pri la centoj de letoroj kiujn la estona poetino sendis al sia kroata amiko, poeto kaj tradukisto Josip Velebit (1911-2000) dum pli ol duonjarcenta amikeco. La unua parto de la programo estis elsendita 14an kaj ripetitan la 15an de junio. La dua parto de elsendo okazis la 22an de junio. La leterojn tradukis kroaten kaj komentis Spomenka Štimec. La originalaj leteroj de Hilda Dresen estas konservataj en la biblioteko de Kroata Esperanto-Ligo. La esperantlingva publiko povas legi ilin en Beletra Almanako.
Spomenka Štimec