Juna germana esperantisto Jonas Loeser, vivanta en Danlando, vizitis Zagrebon kun sia amiko Jan. Đivo Pulitika akceptis la knabojn kaj montris al ili nian zagreban sidejon en Vodnikova 9 kaj kuraĝigis ilin okupiĝi pri Esperanto. La 2an de aŭgusto 2022 la knaboj tranoktis en Espera, kiel gastoj de Kroata Esperanto-Ligo. Sur la foto de Đivo Pulitika la knaboj dum la restado en la biblioteko.