Projekto “Protektado kaj antaŭenigo de Esperanto” financata de Ministerio pri kulturo

Projekto de Kroata Esperanto-Ligo “Protektado kaj antaŭenigo de Esperanto” estas ĉi-jare financata de Ministerio pri kulturo per 8.000,00 kunaoj. La gvidanto de la projekto estas Ankica Jagnjić. En la unua fazo de la projekto oni planas enretigi la recitaĵojn el la kroata poezio, en la interpretado de la aktorino Vida Jerman. Nun oni entreprenas paŝojn pri la solvado de aŭtoraj rajtoj.