Esperanton mi denove komencis lerni post tridek-kelkaj jaroj ekde studenttagoj. Tio estis en la jaro 2014 (au 2015?) en Esperanto societo „Split“, kiu tiam uzis belajn ejojn de la distrikto Lovret en la urbo Split (ĉar siajn ghi ne posedis). Tiam mi unue rekontiĝis kun sinjoro Ivo Osibov.
Nome, nia instruisto de Esperanto estis emerita juristo kaj profesoro, magistro pri juro, granda esperantisto el Split, sinjoro Ivo Osibov. Ĉiuj, kiel mi, estis iel „ komencantoj“ char ni, post grandega pauzo, forgesis bazaĵojn de nia internacia lingvo. Li unue, kompreneble, instruis nin ekde la komenco. Post la tiu kurso, en kiu ni lernis uzante la lernolibron „Esperanto“ de la zagreba metodo, ni daurigis en progresiga kurso. Tiam nia instruisto donis al ni specialajn interesajn tekstojn, zorge preparitajn por ke ni lernu pli novajn vortojn kaj pli kompleksan gramatikon. Tiuj kursoj okazadis unufoje semajne dum du horoj. Ni pauzis nur en la jaro dum kronvirusa epidemio.
Multon mi lernis de mia kara profesoro Ivo, ne nur pri la lingvo sed ankaŭ pri la Esperanto-movado, pri kiu li multe parolis kaj montris al ni per videoprojekcijoj Tiel mi eksciis kiom granda kaj entuziasta esperantisto li estis kaj pri liaj gravaj funkcioj en la monda esperanta movado. Li cheestis en preskaŭ ĉiuj esperantaj kongresoj, kune kun sia kara edzino Katja.
Ivo estis „vivanta enciklopedio“ de Esperanto kaj li sempre volonte helpis al mi kiam mi blokiĝus en tradukado. Tiel li ankau provlegis kaj korektis mian unuan dulingvan libron, la bildlibron „Magična igra Magia ludo“. Li ne estis iu strikta instruisto sed li ofte ŝercemis laŭ sia propra maniero. Kun ni li ankaŭ societumis dum niaj ekskursoj, kiujn ni organizis ĉiujare post niaj kursofinoj.
Li mankos al ni, samkiel lia granda scio de Esperanto. Mankas al ni ankaŭ liaj shercoj. Jam al mi mankas mia kara instruisto, granda sinjoro kaj esperantisto. Mi daŭrigas tie kie li finis kaj nun mi instruas aliajn en nia societo.
Dankon por ĉio, kara nia Ivo!
Ripozu en paco!
Darija Budiša
