Du novaj kroataj libroj en la korea – tradukitaj per Esperanto

Ombro-Jang, la korea tradukisto, publikigis en sia revuo TERanidO ke en Seulo en septembro 2026 aperis du kroataj libroj tradukitaj koreen per Esperanto. La libroj aperis ĉe la eldonejo Azaleo, en Seulo, kie li jam publikigis tri tradukojn de la verkoj de Spomenka Štimec en la korea „Tilla“, „Hodler en Mostar“ kaj „Kroata Milita Noktlibro“.

Nun li publikigis pliajn du verkoj el malnova kroata literaturo „Konfeso“ de Milka Pogačić, tradukita en Kostajnica en 1913 de Antonija Jozičić. Aldone „Ano de l’ ringludo“ de Dinko Šimunović tradukita el Esperanto de D-ro Fran Janjić. Ĝi aperis en Leipzig en Germanio ĉe la eldonejo Ferdinand Hirsch und Sohn 1926. La ĉinigon prizorgis Ŝi Fang Si por la ĉina eldonejo Ŝangiru en Ŝangajo.

Kial Ombro-Jang nun koreeigis tiujn malnovajn kroatajn verkojn? Ili aĝas pli ol cent jaroj!

Li aŭskultis Ĉinan Radion, Esperanto-Fakon, intervjuon kun Spomenka Štimec, kiu elsendis informojn pri ligoj inter la kroata literaturo kaj la ĉina. Li iris serĉi librojn pri kiuj li aŭdis en la intervjuo!

Dankon, Ombro-Jang ke vi legas, aŭskultas kaj transdonas tion pri kio vi eksciis – koreen!

Spomenka Štimec

Skip to content
KEL
Privacy Overview

This website uses cookies so that we can provide you with the best user experience possible. Cookie information is stored in your browser and performs functions such as recognising you when you return to our website and helping our team to understand which sections of the website you find most interesting and useful.