La Estraro de Universala Esperanto-Asocio en la 111-a Universala Kongreso de Esperanto en Graz elektis novajn Honorajn Membrojn de la Asocio. Krom sep vivantaj membroj la titolo de la Honora Membro postmorte estas aljuĝita al antaŭ nelonge forpasintaj esperantistoj Hans Michael Maitzen el Aŭstrio kaj Ivo Osibov el Kroatio. Osibov forpasis la 10-an de junio ĉi jare, kaj UEA decidis honorigi lin por lia longjara nelacigebla agado sur promovigo kaj instruado de Esperanto. Li esperantistiĝis en 1952 en la aĝo de 15 jaroj, kaj jam sep jarojn poste li ekplenumis gravajn funkciojn en internaciaj esperantistaj organizaĵoj. Li estis, interalie, prezidanto de TEJO, komitatano de UEA kaj ĝenerala sekretario en la estraro de UEA. Krom tio ĝi senlace laboris sur promovigo de Esperanto en Kroatio kaj en la mondo, instruis Esperanton kaj varbis novajn membrojn al Esperanto-movado. Osibov tiel krom Zlatko Tišljar, Lucija Borčić, Ivo Borovečki kaj Emilija Lapenna fariĝis kvina esperantisto el Kroatio, al kiu estas aljuĝita ĉi tiu titolo.
Filip Ivančić
