Ni ricevis donace por nia biblioteko la libron „Alkar“ (Ano de l’ ringludo) en la ĉina, tradukita el Esperanto kaj publikigita en Ŝanhajo en la jaro 1936! La donacinto estas estraranino de UEA D-rino Gong Xiaofeng el Ĉinio kiu lastjare vizitis Zagrebon kaj nin, konatiĝis kun nia biblioteko kaj komprenis kio estas grava por ni.
Ŝi tiun valoran malnovan ekzemplon aĉetis en ĉina antikvaĵejo kaj donacis al ni.
Ŝi ankaŭ aĉetis la zagreban represaĵon de tiu libro, faritan de la eldonejo „Školska knjiga“ kiun la delegacio de la Kroata Parlamento portis donace al Ĉinio en 18 ekz. En speciala skatolo kun la kroata ŝtata blazono ĝi estis aparta donaco. Sed evidente iu vendis ĝin al antikvaĵejo, provizante ĝin per la ĉinlingva noto: „Donaco de la kroata delegacio!“ Tiun ekzempleron ni planas transdoni al Kroata Ŝtata Arkivo.
Spomenka Štimec
